2-a libro de la Kroniko 17:21
Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
22Vi faris Vian popolon Izrael Via popolo por eterne; kaj Vi, ho Eternulo, faris Vin Dio por ĝi.
Read all of 2-a libro de la Kroniko 17
Cross References
Exodus 19:4Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
Joshua 10:42Kaj ĉiujn tiujn reĝojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.
Joshua 24:11Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
Psalms 44:2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.