The Bible Software
bible.software › 2-a libro de la Kroniko › 2-a libro de la Kroniko 28 › 2-a libro de la Kroniko 28:8

2-a libro de la Kroniko 28:8

Kaj nun antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, la komunumo de la Eternulo, kaj antaŭ la oreloj de nia Dio:observu kaj atentu ĉiujn ordonojn de la Eternulo, via Dio, por ke vi posedu ĉi tiun bonan landon kaj heredigu ĝin al viaj infanoj post vi eterne.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

Now therefore in the sight of all Israel the congregation of the LORD, and in the audience of our God, keep and seek for all the commandments of the LORD your God: that ye may possess this good land, and leave it for an inheritance for your children after you for ever.

In Context

7Kaj Mi fortikigos lian regnon por ĉiam, se li persistos en la plenumado de Miaj ordonoj kaj preskriboj kiel ĝis nun.

9Kaj vi, mia filo Salomono, konu la Dion de via patro, kaj servu al Li el plena koro kaj kun animo sincera; ĉar ĉiujn korojn la Eternulo esploras, kaj ĉiujn pensojn kaj intencojn Li komprenas. Se vi serĉos Lin, vi Lin trovos; kaj se vi forlasos Lin, Li forpuŝos vin por ĉiam.

Read all of 2-a libro de la Kroniko 28

Cross References

Exodus 23:13Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.

Deuteronomy 27:1Readmono 27 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 179 - 180) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 26 Readmono 28 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 179- 180 Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ. Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko; kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj. Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko. Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron. El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio; kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio. Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo. Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio. Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ. Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante: Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen. Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali. Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo: Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen. Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen. Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.

Ezra 9:12ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortiĝu kaj por ke vi nutru vin per la bonaĵoj de la tero kaj por ke vi heredigu ĝin por eterne al viaj filoj.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study 2-a libro de la Kroniko 28:8

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← 2-a libro de la Kroniko 28:72-a libro de la Kroniko 282-a libro de la Kroniko 28:9 →