2-a libro de la Reĝoj 20:28
Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 20
Cross References
Exodus 7:5Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
Joshua 7:8Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
1 Kings 13:1Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi.
1 Kings 18:36Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion.
1 Kings 20:13Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.