2-a libro de la Reĝoj 21:13
Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante:Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
12Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo.
14Kaj oni sendis al Izebel, por diri:Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis.
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 21
Cross References
Leviticus 24:11kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.
Numbers 15:36Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2 Kings 9:26Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.