2-a libro de la Reĝoj 21:20
Kaj Aĥab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de la Reĝoj 21
Cross References
1 Kings 16:30Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.
1 Kings 21:25(Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel.
2 Kings 17:17kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
2 Chronicles 18:7Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris:La reĝo ne parolu tiel.
2 Chronicles 33:6Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
Isaiah 52:3Ĉar tiele diras la Eternulo: Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.