The Bible Software
bible.software › 2-a libro de la Reĝoj › 2-a libro de la Reĝoj 21 › 2-a libro de la Reĝoj 21:8

2-a libro de la Reĝoj 21:8

Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

So she wrote letters in Ahab’s name, and sealed them with his seal, and sent the letters unto the elders and to the nobles that were in his city, dwelling with Naboth.

In Context

7Tiam diris al li lia edzino Izebel:Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora:mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano.

9Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon:Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo;

Read all of 2-a libro de la Reĝoj 21

Cross References

Numbers 11:16Tiam la Eternulo diris al Moseo: Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejaĝuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejaĝuloj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili stariĝu tie kun vi.

Deuteronomy 21:1Readmono 21 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 174 - 175) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 20 Readmono 22 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 174- 175 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis: tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito. Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon; kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo; kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto); kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo, kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis; pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango. Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo. Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn, kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon: tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn, kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino. Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin. Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata: tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito; sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco. Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin: tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko; kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo:Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo. Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos. Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo: tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

Ruth 4:11Kaj la tuta ĉeestantaro, kiu troviĝis ĉe la pordego, kiel ankaŭ la plejaĝuloj, respondis: Ni estas atestantoj; la Eternulo faru, ke la virino, kiu envenas en vian domon, estu simila al Raĥel kaj Lea, kiuj ambaŭ starigis la domon de Izrael, kaj vi estu sukcesplena en Efrata kaj akiru bonan nomon en Bet-Leĥem;

1 Kings 20:7Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.

2 Kings 10:1Aĥab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejaĝuloj, kaj la filedukistoj de Aĥab, kun la sekvanta enhavo:

2 Chronicles 32:17Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study 2-a libro de la Reĝoj 21:8

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← 2-a libro de la Reĝoj 21:72-a libro de la Reĝoj 212-a libro de la Reĝoj 21:9 →