2-a libro de Samuel 1:20
Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar:De la Eternulo mi lin elpetis.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 1
Cross References
Genesis 4:25Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
Genesis 16:11Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
Genesis 30:6Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan.
Exodus 2:10Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.
1 Chronicles 4:10Kaj Jabec vokis al Dio de Izrael, dirante:Ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn, kaj Via mano estus kun mi kaj forigus la malbonon, por ke mi ne havu aflikton! Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis.