2-a libro de Samuel 30:8
Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 30
Cross References
Judges 8:4Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
Judges 20:23Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraŭ ilin.
1 Samuel 10:22Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon:Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kaŝis sin inter la vazaro.
1 Samuel 23:2Tiam David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David:Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.
1 Samuel 23:10Kaj David diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
1 Samuel 28:15Tiam Samuel diris al Saul:Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis:Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.