2-a libro de Samuel 6:6
Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 2-a libro de Samuel 6
Cross References
Exodus 7:14Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
Exodus 8:32Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
Exodus 9:34Kiam Faraono vidis, ke ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.
Exodus 12:31Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris: Leviĝu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
Exodus 14:23Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
Job 9:4Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?