The Bible Software
bible.software › Libroj de la Kroniko › Libroj de la Kroniko 5 › Libroj de la Kroniko 5:10

Libroj de la Kroniko 5:10

En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

There was nothing in the ark save the two tables which Moses put therein at Horeb, when the LORD made a covenant with the children of Israel, when they came out of Egypt.

In Context

9Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.

11Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),

Read all of Libroj de la Kroniko 5

Cross References

Exodus 19:5Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.

Exodus 31:18Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

Exodus 32:19Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.

Exodus 40:20Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

Deuteronomy 29:1Readmono 29 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 182 - 183) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 28 Readmono 30 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 182- 183 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb. Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn. Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago. Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo. Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin; kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase. Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros. Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj; viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo; por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ, por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton, sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni. Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis; kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas. Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton; kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo; kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo. Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos- sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- ĉiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro; kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun. La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

2 Chronicles 6:11Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libroj de la Kroniko 5:10

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libroj de la Kroniko 5:9Libroj de la Kroniko 5Libroj de la Kroniko 5:11 →