Libroj de la Kroniko 6:27
tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libroj de la Kroniko 6
Cross References
1 Kings 18:40Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie.
Job 37:11La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.
Psalms 25:8Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
Psalms 68:9Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
Psalms 119:33Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
Jeremiah 5:24Kaj ili ne diris en sia koro: Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.