The Bible Software
bible.software › 1-a libro de la Kroniko › 1-a libro de la Kroniko 11 › 1-a libro de la Kroniko 11:17

1-a libro de la Kroniko 11:17

Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

And Jehoiada made a covenant between the LORD and the king and the people that they should be the LORD’S people; between the king also and the people.

In Context

16Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.

18Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo.

Read all of 1-a libro de la Kroniko 11

Cross References

Deuteronomy 29:1Readmono 29 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 182 - 183) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 28 Readmono 30 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 182- 183 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb. Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn. Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago. Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo. Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio. Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin; kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase. Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros. Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj; viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo; por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ, por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob. Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton, sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni. Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis; kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas. Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton; kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj. La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo; kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo. Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos- sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- ĉiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro; kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun. La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

1 Samuel 10:25Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.

2 Kings 11:4Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo.

1 Chronicles 11:3Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

2 Chronicles 23:16Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo.

2 Chronicles 34:31Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study 1-a libro de la Kroniko 11:17

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← 1-a libro de la Kroniko 11:161-a libro de la Kroniko 111-a libro de la Kroniko 11:18 →