1-a libro de la Kroniko 17:16
kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 17
Cross References
Exodus 32:8Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
1 Kings 14:15Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
1 Kings 15:13Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
1 Kings 16:33Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
2 Kings 1:2Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili:Iru, demandu Baal- Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.