1-a libro de la Kroniko 19:25
Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 19
Cross References
Psalms 76:10Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
Isaiah 10:15Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
Isaiah 45:7kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
Isaiah 46:10Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.