1-a libro de la Kroniko 8:1
Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Kroniko 8
Cross References
Genesis 26:1ESTIS malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
Genesis 41:27Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato.
Genesis 47:4Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj loĝu en la lando Goŝen.
Leviticus 26:26Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi manĝos kaj ne satiĝos.
2 Samuel 21:1Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon ĉe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.