1-a libro de la Reĝoj 20:1
Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj:iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 20
Cross References
Judges 19:22Dum ili ĝojigadis sian koron, jen la loĝantoj de la urbo, homoj malmoralaj, ĉirkaŭis la domon, frapis je la pordo, kaj diris al la maljuna domomastro jene:Elirigu la homon, kiu venis en vian domon, ke ni lin ekkonu.
1 Samuel 2:12La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
1 Samuel 30:22Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris:Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.
2 Samuel 16:11Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.
2 Samuel 23:6La malbonaguloj ĉiuj estas kiel dornoj forĵetitaj, Kiujn oni ne povas preni per la mano;