1-a libro de la Reĝoj 23:1
Jen estas la lastaj vortoj de David: Parolas David, filo de Jiŝaj, Kaj parolas la viro, kiu estas alte levita, La sanktoleito de la Dio de Jakob, Kantverkisto en Izrael:
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
2La spirito de la Eternulo parolas per mi, Kaj Lia vorto estas sur mia lango.
Read all of 1-a libro de la Reĝoj 23
Cross References
Deuteronomy 33:1Readmono 33 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 187 - 188) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 32 Readmono 34 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 187- 188 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto. Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili. Vere Li amas la popolojn; Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj, Por aŭskulti Viajn vortojn. Instruon transdonis al ni Moseo, Heredaĵon por la komunumo de Jakob. Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun, Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael. Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj. Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj. Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco; Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: Ĉar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon; Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron. Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi. Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas. Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la ĉielo, per roso, Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre, Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj, Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj, Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj. Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase. Kaj pri Zebulun li diris: Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro; Kaj Isaĥar, en viaj tendoj. La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco; Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro, Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo. Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kuŝas, Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto. Li elrigardis al si komencaĵon, Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael. Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Baŝan. Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu. Kaj pri Aŝer li diris: Benita inter la filoj estas Aŝer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon; Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato. Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj. La Dio antikva estas loĝejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon, Kaj diris:Ekstermu. Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson. Feliĉa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.
1 Samuel 2:10La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; El la ĉielo Li tondras kontraŭ ili. La Eternulo juĝos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia reĝo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
1 Samuel 17:12Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj.
2 Samuel 7:8Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el ŝafejo, de ŝafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
2 Samuel 22:51Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
1 Chronicles 16:7Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon aranĝis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj: