Libro de Amos 5:13
Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
Therefore the prudent shall keep silence in that time; for it is an evil time.
In Context
14Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
Cross References
2 Kings 18:36Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo:Ne respondu al li.
Psalms 38:14Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
Isaiah 37:3Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
Amos 6:10Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
Micah 7:5Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo;