Libro de Amos 9:8
Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 7:4Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
Psalms 11:4La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
Proverbs 15:3Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.
Jeremiah 5:10Iru sur ĝiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu ĝiajn branĉojn, ĉar ne por la Eternulo ili estas.
Jeremiah 31:35Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, leĝojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot: