Libro de Danielo 4:19
Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia signifo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Danielo 4
Cross References
Genesis 31:35Kaj ŝi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas stariĝi antaŭ vi, ĉar mi havas la virinan ordinaraĵon. Kaj li serĉis kaj ne trovis la domajn diojn.
Genesis 32:18tiam diru: Al via sklavo Jakob; ĝi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaŭ mem estas post ni.
1 Samuel 1:15Sed Ĥana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo.
1 Samuel 24:8Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis.
2 Samuel 18:31Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin.