The Bible Software
bible.software › Readmono › Readmono 19 › Readmono 19:1

Readmono 19:1

Readmono 19 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 173) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 18 Readmono 20 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 173 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj: tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon. Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto. Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta:se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe; aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos-li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta; por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe. Tial mi ordonas al vi, dirante:Tri urbojn apartigu al vi. Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj; se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo:tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri; por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango. Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj: tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu. Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone. Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon. Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos:laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson. Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo, tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo; kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi. Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi. Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

When the LORD thy God hath cut off the nations, whose land the LORD thy God giveth thee, and thou succeedest them, and dwellest in their cities, and in their houses;

In Context

Read all of Readmono 19

Cross References

Exodus 21:13Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio puŝis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.

Deuteronomy 12:1Readmono 12 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 167 - 168) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 11 Readmono 13 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 167- 168 Jen estas la leĝoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel posedaĵon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. Ekstermu ĉiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo. Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn, kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de tiu loko. Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio; sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter ĉiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia loĝejo direktu vin kaj venu tien, kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn kaj viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitaĵojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. Kaj manĝu tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en ĉiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio. Ne faru simile al ĉio, kion ni faras ĉi tie hodiaŭ, ĉiu tion, kio plaĉas al li; ĉar vi nun ankoraŭ ne venis al la ripozo kaj al la posedaĵo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Sed kiam vi transiros Jordanon kaj ekloĝos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe kaj vi loĝos sendanĝere: tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por loĝigi tie Sian nomon, tien alportu ĉion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn buĉoferojn, viajn dekonaĵojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj ĉion elektitan laŭ viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi. Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur ĉiu loko, kiun vi vidos; nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru ĉion, kion mi ordonas al vi. Tamen, kiom deziros via animo, vi povas buĉi kaj manĝi viandon laŭ la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en ĉiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas manĝi ĝin, kiel gazelon aŭ cervon. Nur la sangon ne manĝu; sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon. Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj. Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero. Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi manĝos viandon-ĉar via animo ekdeziros manĝi viandon:tiam laŭ la tuta deziro de via animo manĝu viandon. Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam buĉu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj manĝu en viaj urboj laŭ la tuta deziro de via animo. Sed manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion manĝi. Nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon; ĉar la sango estas la animo, kaj vi ne devas manĝi la animon kun la viando; ne manĝu ĝin, sur la teron elverŝu ĝin, kiel akvon; ne manĝu ĝin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo. Sed viajn sanktaĵojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitaĵojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo. Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi. Observu kaj obeu ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj plaĉa antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio. Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaŭ vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en ilia lando: tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante:Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros. Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; ĉar ĉion, kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por siaj dioj, kaj eĉ siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas per fajro al siaj dioj. Ĉion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi ĝin plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.

Joshua 24:13Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Readmono 19:1

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
Readmono 19