Readmono 32:7
Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 6:13Kaj Gideon diris al li:Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante:La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
Psalms 10:6Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
Psalms 44:2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
Psalms 77:6Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
Psalms 77:11Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.