bible.software › Libro de Ester › Libro de Ester 2 › Libro de Ester 2:14
Libro de Ester 2:14
Vespere ŝi eniris, kaj matene ŝi revenis en la virinejon duan, sub la inspekton de Ŝaaŝgaz, reĝa eŭnuko, gardisto de la kromvirinoj; ŝi jam ne plu iris al la reĝo, krom en la okazo, se la reĝo ŝin deziris kaj se ŝi estis vokita laŭnome.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In the evening she went, and on the morrow she returned into the second house of the women, to the custody of Shaashgaz, the king’s chamberlain, which kept the concubines: she came in unto the king no more, except the king delighted in her, and that she were called by name.
In Context
13tiam la knabino eniris al la reĝo. Ĉion, kion ŝi diris, oni donis al ŝi, por ke ŝi iru kun tio el la virinejo en la reĝan domon.
15Kiam por Ester, filino de Abiĥail, onklo de Mordeĥaj, kiu prenis ŝin al si kiel filinon, venis la vico iri al la reĝo, ŝi nenion petis, krom nur tio, kion diris Hegaj, la reĝa eŭnuko, gardisto de la virinoj. Kaj Ester akiris la favoron de ĉiuj, kiuj ŝin vidis.
Read all of Libro de Ester 2
Cross References
Isaiah 43:1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
Isaiah 62:4Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
This Verse In Other Editions
Study Libro de Ester 2:14