Libro de Ester 8:13
ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 16:28Kaj Ŝimŝon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur ĉi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filiŝtoj venĝon per unu fojo pro miaj du okuloj.
Psalms 37:14Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
Psalms 92:10Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo.