Eliro 12:19
Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
20Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.
Cross References
Exodus 12:15Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
Exodus 12:48Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin.
Numbers 9:13Sed se iu estas pura kaj ne troviĝas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermiĝos el inter sia popolo, ĉar oferon al la Eternulo li ne alportis en ĝia tempo; sian pekon portos tiu homo.