Eliro 15:20
Mirjam, la profetino, fratino de Aaron, prenis tamburinon en sian manon, kaj ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj dancante.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 2:4Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li.
Numbers 12:2Kaj ili diris: Ĉu nur kun Moseo parolis la Eternulo? Li parolis ja ankaŭ kun ni. Kaj la Eternulo tion aŭdis.
Numbers 26:59Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Joĥebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj ŝi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.
Judges 11:34Kaj Jiftaĥ venis al Micpa, al sia domo, kaj jen lia filino eliras renkonte al li kun tamburinoj kaj danco; kaj ŝi estis lia sola infano; krom ŝi li havis neniun filon nek filinon.
1 Samuel 10:5Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
2 Samuel 6:5Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaŭ la Eternulo per ĉiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.