Eliro 15:26
Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 9:10Kaj ili prenis cindron el la forno kaj stariĝis antaŭ Faraono, kaj Moseo ĵetis ĝin al la ĉielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.
Exodus 19:5Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Leviticus 26:3Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin,
Numbers 12:13Kaj Moseo ekkriis al la Eternulo, dirante: Mi petas Vin, ho Dio, sanigu ŝin.