Eliro 16:15
Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 16:31Kaj la domo de Izrael donis al ĝi la nomon manao; ĝi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj ĝia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
Numbers 21:5Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.
Nehemiah 9:15Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
Proverbs 9:5Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.