Eliro 16:7
Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni?
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 16:2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto.
Exodus 16:10Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.
Exodus 24:10Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
Exodus 40:34Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Numbers 14:10Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.
Numbers 16:11Tiamaniere vi kaj via tuta anaro ekribelis kontraŭ la Eternulo; sed kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li?