Eliro 17:14
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
13Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.
15Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo.
Cross References
Exodus 12:14Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin.
Exodus 24:4Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.
Numbers 24:20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.
1 Samuel 15:2Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo.