Eliro 22:31
Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 11:44Ĉar Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta; kaj ne malpurigu viajn animojn per ia rampaĵo, kiu rampas sur la tero.
Leviticus 19:2Parolu al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj diru al ili: Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.
Leviticus 22:8Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 4:14Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon.