Eliro 23:26
Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 35:29Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.
Job 5:26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
Job 42:17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.
Psalms 90:10La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
Psalms 144:13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;