Eliro 33:22
Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
21Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko.
23Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.
Cross References
Psalms 91:1Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Song of Solomon 2:3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Isaiah 32:2Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.