Eliro 34:10
Kaj Li diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 34:27Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
Deuteronomy 32:30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
Joshua 10:12Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
Psalms 65:5Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,