Eliro 34:20
Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 13:12tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
Exodus 13:15kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
Numbers 3:45Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.
2 Samuel 24:24Tamen la reĝo diris al Aravna:Ne; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo; mi ne alportos al la Eternulo, mia Dio, bruloferojn senpagajn. Kaj David aĉetis la draŝejon kaj la bovojn pro kvindek sikloj da arĝento.