Libro de Jeĥezkel 11:13
Kiam mi eldiris mian profetaĵon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj ekkriis per laŭta voĉo, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restaĵo de Izrael!
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
14Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Read all of Libro de Jeĥezkel 11
Cross References
Numbers 14:35Mi, la Eternulo, tion diris: tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraŭ Mi; en ĉi tiu dezerto ili pereos kaj ĉi tie ili mortos.
1 Kings 13:4Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si.
Psalms 106:23Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
Proverbs 6:15Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
Ezekiel 9:8Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon?