The Bible Software
bible.software › Libro de Jeĥezkel › Libro de Jeĥezkel 14 › Libro de Jeĥezkel 14:10

Libro de Jeĥezkel 14:10

Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

And they shall bear the punishment of their iniquity: the punishment of the prophet shall be even as the punishment of him that seeketh unto him;

In Context

9Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.

11por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Read all of Libro de Jeĥezkel 14

Cross References

Genesis 4:13Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.

Deuteronomy 13:1Readmono 13 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 168 - 169) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 12 Readmono 14 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 168- 169 Se aperos inter vi profeto aŭ sonĝisto kaj prezentos al vi signon aŭ miraklon, kaj plenumiĝos la signo aŭ miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: tiam ne aŭskultu la vortojn de tiu profeto aŭ de tiu sonĝisto, ĉar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciiĝi, ĉu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu. Kaj tiun profeton aŭ tiun sonĝiston oni devas mortigi; ĉar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laŭ kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi. Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj, el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, la proksimaj de vi aŭ la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando ĝis la alia: tiam ne konsentu kun li kaj ne aŭskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kaŝu lin, sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. Kaj ĵetu sur lin ŝtonojn, ke li mortu; ĉar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Kaj la tuta Izrael tion aŭdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi. Se vi aŭdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por loĝado, ke oni diras: Eliris el inter vi homoj sentaŭgaj kaj forlogis la loĝantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis; kaj vi serĉos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montriĝos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenaĵo estas farita inter vi: tiam mortigu la loĝantojn de tiu urbo per glavo, detruu ĝin, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj ankaŭ ĝiajn brutojn mortigu per glavo. Kaj ĝian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj ĝian tutan havon, absolute ĉion, al la Eternulo, via Dio; kaj ĝi estu eterna ruino, oni neniam ĝin rekonstruu. Kaj nenio el la anatemaĵo algluiĝu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li ĵuris al viaj patroj, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, observante ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, farante plaĉantaĵon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio.

Jeremiah 6:14Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.

Jeremiah 14:15Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando ― per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;

Ezekiel 14:7Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;

Ezekiel 23:49Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jeĥezkel 14:10

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jeĥezkel 14:9Libro de Jeĥezkel 14Libro de Jeĥezkel 14:11 →