The Bible Software
bible.software › Libro de Jeĥezkel › Libro de Jeĥezkel 16 › Libro de Jeĥezkel 16:4

Libro de Jeĥezkel 16:4

Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

And as for thy nativity, in the day thou wast born thy navel was not cut, neither wast thou washed in water to supple thee; thou wast not salted at all, nor swaddled at all.

In Context

3kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino.

5Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita.

Read all of Libro de Jeĥezkel 16

Cross References

Genesis 15:13Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.

Exodus 2:23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.

Deuteronomy 5:6► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 160- 162 Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb. Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas. Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Ne mortigu. Kaj ne adultu. Kaj ne ŝtelu. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. Kaj kiam vi aŭdis la voĉon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, ĉiuj viaj tribestroj kaj plejaĝuloj; kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian voĉon ni aŭdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj ĉi tiu restas vivanta. Sed nun por kio ni mortu? nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro; se ni plue aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. Ĉar kie ekzistas ia karno, kiu aŭdis la voĉon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta? Alproksimiĝu vi, kaj aŭskultu ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni aŭskultos kaj ni plenumos. Kaj la Eternulo aŭdis la voĉon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi aŭdis la voĉon de la vortoj de ĉi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas ĉio, kion ili diris. Ho, se ilia koro restus ĉe ili tia, ke ili timu Min kaj observu ĉiujn Miajn ordonojn ĉiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne! Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn. Kaj vi ĉi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi ĉiujn ordonojn kaj leĝojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedaĵon. Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankiĝu dekstren, nek maldekstren. Laŭ tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe daŭru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.

Joshua 24:2Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj.

Lamentations 2:20Rigardu, ho Eternulo, kaj vidu, kun kiu Vi agis tiamaniere! Ĉu ie aliloke manĝis virinoj sian frukton, siajn dorlotitajn infanojn? Ĉu ie estis mortigataj en la sanktejo de la Sinjoro pastroj kaj profetoj?

Ezekiel 20:8Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jeĥezkel 16:4

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jeĥezkel 16:3Libro de Jeĥezkel 16Libro de Jeĥezkel 16:5 →