Libro de Jeĥezkel 20:19
Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
I am the LORD your God; walk in my statutes, and keep my judgments, and do them;
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 20
Cross References
Leviticus 18:4Miajn decidojn plenumu kaj Miajn leĝojn observu, por konduti laŭ ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 5:1Readmono
Deuteronomy 8:1Readmono 8 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 163 - 164) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 7 Readmono 9 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 163- 164 Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj. Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne. Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi. Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj. Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin. Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin. Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj, en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo, en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron. Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos, kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos, tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco; kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko; kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta. Ne diru en via koro:Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon; sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun. Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos; simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 11:1Readmono 11 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 166 - 167) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 10 Readmono 12 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 166- 167 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn aranĝojn kaj leĝojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en ĉiu tempo. Kaj sciu hodiaŭ, ĉar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon, kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne de Egiptujo al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta lando; kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al ĝiaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kiujn Li superverŝis per la akvo de la Ruĝa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis ilin ĝis la nuna tago; kaj kion Li faris al vi en la dezerto, ĝis vi venis al ĉi tiu loko; kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo de Ruben, kiam la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj ĉion, kio ekzistis ĉe ili, meze de la tuta Izrael. Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris. Observu do ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke vi fortiĝu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la landon, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Ĉar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, ne estas kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian semon, vi devis akvumi ĝin per viaj piedoj, kiel legoman ĝardenon. La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi ĝin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo ĉiela ĝi trinkas akvon; lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro. Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaŭ, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo: tiam Mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon. Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi manĝos kaj estos sata. Gardu vin, ke ne forlogiĝu via koro, kaj ke vi ne forflankiĝu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne kliniĝu antaŭ ili. Alie ekflamos kontraŭ vi la kolero de la Eternulo, kaj Li ŝlosos la ĉielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktaĵojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi. Metu do ĉi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj. Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kuŝiĝos kaj kiam vi leviĝos; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; por ke longiĝu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al ili, kiel longe estas la ĉielo super la tero. Se vi observos ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj algluiĝante al Li: tiam la Eternulo forpelos de antaŭ vi ĉiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi. Ĉiu loko, sur kiu ekpaŝos via piedo, fariĝos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Eŭfrato, ĝis la ekstrema maro estos viaj limoj. Neniu povos kontraŭstari al vi:timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi. Rigardu, mi proponas al vi hodiaŭ benon kaj malbenon: benon, se vi aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ; kaj malbenon, se vi ne aŭskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, sed forflankiĝos de la vojo, kiun mi ordonas al vi hodiaŭ, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne konas. Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin, tiam vi esprimos la benon sur la monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal; ili estas transe de Jordan, malantaŭ la vojo al la okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj loĝas en la stepo, kontraŭ Gilgal, apud la kverko More. Ĉar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi. Observu do, ke vi plenumu ĉiujn leĝojn kaj instrukciojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
Nehemiah 9:13Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn.