Libro de Jeĥezkel 28:26
Kaj ili loĝos sur ĝi sendanĝere, kaj konstruos domojn kaj plantos vinberĝardenojn; jes, ili loĝos en sendanĝereco, kiam Mi faros juĝon kontraŭ ĉiuj iliaj malbondezirantoj ĉirkaŭ ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 28
Cross References
Leviticus 25:18Kaj plenumu Miajn leĝojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi loĝos en la lando sendanĝere.
1 Kings 4:25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
Isaiah 13:1Profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
Isaiah 33:1Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
Jeremiah 29:5Konstruu domojn kaj loĝu, plantu ĝardenojn kaj manĝu iliajn fruktojn;