The Bible Software
bible.software › Libro de Jeĥezkel › Libro de Jeĥezkel 44 › Libro de Jeĥezkel 44:20

Libro de Jeĥezkel 44:20

Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

Neither shall they shave their heads, nor suffer their locks to grow long; they shall only poll their heads.

In Context

19Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.

21Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.

Read all of Libro de Jeĥezkel 44

Cross References

Leviticus 21:5Ili ne faru al si senharaĵon sur sia kapo, kaj la flankojn de sia barbo ili ne razu, kaj sur sia korpo ili ne faru entranĉojn.

Deuteronomy 14:1Readmono 14 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 169 - 170) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 13 Readmono 15 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 169- 170 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. Nenian abomenaĵon manĝu. Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi:bovo, ŝafo, kaj kapro, cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo. Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi. Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi; kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu. Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi; sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu:malpura tio estas por vi. Ĉian birdon puran vi povas manĝi. Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco kaj ĉian korvon kun ĝia speco kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco, la noktuon kaj la ibison kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton. Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi. Ĉian puran birdon vi povas manĝi. Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino. Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare. Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion. Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis: tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos; kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio. Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi. Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj; kaj venos la Levido-ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Jeĥezkel 44:20

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Jeĥezkel 44:19Libro de Jeĥezkel 44Libro de Jeĥezkel 44:21 →