Libro de Ezra 10:5
Tiam Ezra leviĝis, kaj ĵurigis la ĉefajn pastrojn, la Levidojn, kaj la tutan Izraelon, ke ili agos tiel; kaj ili ĵuris.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
4Leviĝu, ĉar vi devas okupi vin pri tio, kaj ni estos kun vi; estu kuraĝa, kaj agu.
Cross References
Nehemiah 5:12Kaj ili diris:Ni redonos, kaj ni ne postulos de ili; ni agos tiel, kiel vi diras. Kaj mi alvokis la pastrojn, kaj mi prenis de ili ĵuron, ke ili tiel agos.
Nehemiah 13:25Mi faris al ili severan riproĉon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj ŝiris al ili la harojn, kaj devigis ilin ĵuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aŭ por vi mem.
Proverbs 9:9Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
Proverbs 25:11Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.