Libro de Ezra 10:9
Kaj kolektiĝis ĉiuj idoj de Jehuda kaj de Benjamen en Jerusalem post tri tagoj. Tio estis en la naŭa monato, en la dudeka tago de la monato. Kaj la tuta popolo sidis sur la placo antaŭ la domo de Dio, tremante pro ĉi tiu afero kaj pro pluvo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Ezra 7:8Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la reĝo.
Jeremiah 10:10Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon. 1 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo. 2 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.
Jeremiah 36:22La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo.