The Bible Software
bible.software › Libro de Ezra › Libro de Ezra 7 › Libro de Ezra 7:6

Libro de Ezra 7:6

Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.

Malnova Testamento (Zamenhof)

In The King James Version

This Ezra went up from Babylon; and he was a ready scribe in the law of Moses, which the LORD God of Israel had given: and the king granted him all his request, according to the hand of the LORD his God upon him.

In Context

5filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro.

7Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast.

Read all of Libro de Ezra 7

Cross References

Genesis 32:28Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; ĉar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

Deuteronomy 28:1Readmono 28 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 180 - 182) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 27 Readmono 29 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 180- 182 Se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol ĉiuj popoloj de la tero. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj benoj kaj atingos vin, se vi aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio. Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la kampo. Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. Benita estos via korbo kaj via pastujo. Benita vi estos ĉe via venado, kaj benita vi estos ĉe via elirado. La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi; per unu vojo ili eliros kontraŭ vin, kaj per sep vojoj ili forkuros de antaŭ vi. La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por ĉiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li ĵuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj iros laŭ Liaj vojoj. Kaj vidos ĉiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin. Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, ke Li donos ĝin al vi. La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la ĉielon, por doni al via tero la pluvon en la ĝusta tempo kaj por beni ĉiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos. Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por observi kaj plenumi, kaj se vi ne dekliniĝos de ĉiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn diojn, servante al ili. Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin. Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. Malbenita vi estos ĉe via venado, kaj malbenita vi estos ĉe via elirado. La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. La Eternulo alkroĉos al vi la peston, ĝis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi ĝin. La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj; kaj ili persekutos vin, ĝis vi pereos. Kaj via ĉielo, kiu estas super via kapo, fariĝos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, fariĝos fero. Anstataŭ pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la ĉielo ĝi falados sur vin, ĝis vi ekstermiĝos. Frapos vin la Eternulo antaŭ viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaŭ ili; kaj vi estos terurilo por ĉiuj regnoj de la tero. Kaj via kadavro estos manĝaĵo por ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resaniĝi. La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata ĉiutage, kaj neniu vin helpos. Kun virino vi fianĉiĝos, sed alia viro kuŝos kun ŝi; domon vi konstruos, sed vi ne loĝos en ĝi; vinberĝardenon vi plantos, sed vi ne ĝuos ĝiajn fruktojn. Via bovo estos buĉita antaŭ viaj okuloj, sed vi ne manĝos de ĝi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj ŝafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron manĝos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en ĉiu tempo. Kaj vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resaniĝi, de la plando de via piedo ĝis via verto. La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono. Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokataĵo ĉe ĉiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; ĉar formanĝos tion la akridoj. Vinberĝardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; ĉar formanĝos ilin la vermoj. Olivarbojn vi havos en ĉiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne ŝmiros; ĉar senfruktiĝos viaj olivarboj. Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos ĉe vi; ĉar ili iros en malliberecon. Ĉiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. La fremdulo, kiu estos inter vi, leviĝos super vi ĉiam pli kaj pli alte, kaj vi malleviĝos ĉiam pli kaj pli malalte. Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. Kaj venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, ĝis vi estos ekstermita; ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li donis al vi. Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun ĝoja koro, kiam vi ĉion havis abunde. Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de ĉio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, ĝis li ekstermos vin. La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin. Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. Kaj vi manĝos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. Viro delikata inter vi kaj tre alkutimiĝinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li manĝos; ĉar restis al li nenio en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en ĉiuj viaj pordegoj. Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter ŝiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn ŝi naskas; ĉar, pro manko de ĉio, ŝi manĝos ilin sekrete, en la sieĝado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. Se vi ne penos plenumi ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, skribitajn en ĉi tiu libro, timante ĉi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedaŭrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedaŭrajn. Kaj Li turnos sur vin ĉiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkroĉiĝos al vi. Ankaŭ ĉian malsanon kaj ĉian plagon, kiuj ne estas skribitaj en ĉi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, ĝis vi estos ekstermita. Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataŭ tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la ĉielo; pro tio, ke vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio. Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin. Kaj la Eternulo disĵetos vin inter ĉiujn popolojn, de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. Sed ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortiĝon de la okuloj kaj suferadon de la animo. Kaj via vivo estos pendanta antaŭ vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos. Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per ŝipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos ĝin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu aĉetos.

Ezra 6:22Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.

Ezra 7:11Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael:

Ezra 7:28kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.

Ezra 8:18Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,

This Verse In Other Editions

King James VersionBíblia Portuguesa MundialLuther Bibel (Deutsch)Bible Louis Segond (Français)Библия (Русский)新标点和合本성경 (한국어)الكتاب المقدس باللغة العربية، فان دايكBibbia Diodati (Italiano)Kinh Thánh (Tiếng Việt)Biblia Cornilescu (Română)Polish Biblia Gdanska (1881)Statenvertaling (Nederlands)

Study Libro de Ezra 7:6

Matthew HenryJamieson-Fausset-BrownAdam ClarkeJohn WesleyJohn CalvinKeil and DelitzschScofieldFamily Bible NotesGeneva Bible Notes (1599)
← Libro de Ezra 7:5Libro de Ezra 7Libro de Ezra 7:7 →