Genezo 16:2
Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 3:12Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis.
Genesis 11:30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon.
Genesis 18:10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
Genesis 25:21Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis.
Genesis 30:3Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi.
Genesis 30:9Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon.