Genezo 19:16
Sed ĉar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 34:6Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
1 Chronicles 16:34Laŭdu la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
Psalms 86:5Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
Psalms 103:8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
Psalms 106:1Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.