Genezo 24:65
Kaj ŝi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
64Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
66Kaj la sklavo rakontis al Isaak ĉion, kion li faris.
Cross References
Genesis 38:14Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.