Genezo 30:24
Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
And she called his name Joseph; and said, The LORD shall add to me another son.
In Context
23Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
Cross References
Genesis 35:24la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen;
Genesis 37:4Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
Genesis 42:6Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj kliniĝis al li vizaĝaltere.
Genesis 49:22Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.
Ezekiel 37:16Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li.