Genezo 44:16
Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaŭ tiu, en kies manoj troviĝis la pokalo.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
15Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
Cross References
Genesis 37:7ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.
Genesis 37:18Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.
Genesis 43:8Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
Genesis 44:32Ĉar mi, via sklavo, garantiis por la knabo antaŭ mia patro, dirante: Se mi ne revenigos lin al vi, mi estos kulpa antaŭ mia patro por ĉiam.
Deuteronomy 25:1Readmono 25 ( 1927) Tradukita de L. L. Zamenhof Malnova Testamento — Readmono ( p. 177 - 178) Elŝuti kiel: ◄ Readmono 24 Readmono 26 ► collection Malnova Testamento — Readmono L. L. Zamenhof 1927 177- 178 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu. Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo. Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj. Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi. Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael. Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi. Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros:Mi ne volas preni ŝin: tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato. Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de senŝuigito. Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton: tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin. Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn. Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan. Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon. Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo; kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion. Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.
Joshua 7:18Kaj li alirigis lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda.