Genezo 47:13
Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
Malnova Testamento (Zamenhof)
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 41:30Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesiĝos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron.
1 Kings 18:5Kaj Aĥab diris al Obadja:Iru tra la lando al ĉiuj akvaj fontoj kaj al ĉiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj kaj muloj kaj ne ekstermiĝu al ni ĉiuj brutoj.
Jeremiah 14:1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
Lamentations 4:9Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.